
Lernu Esperanton kaj malkovru la komunumon kun mi!
Dum unu monato, mi sendos al vi enhavon kiu taŭgas por via nivelo, kaj plaĉos al vi, espereble! Kun mi, via nivelo de Esperanto rapide kreskos, kaj vi sendube malkovros multon pri la komunumo.
Kie trovi amikojn? Kio estas la plej bona reta vortaro? Kiel renkonti Esperantistojn? Kie trovi bonajn filmetojn en Jutubo?
Mi povas helpi vin pri tiuj demandoj, kaj eĉ multe pli!
Mi kredas je la "ALG metodo", "Automatic Language Growth" aŭ Aŭtomata Kresko de Lingvo. Tiu revolucia metodo postulas ke oni ne lernas lingvojn, sed akiras ilin. La diferenco estas ke lernado estas nur supraĵa. Por akiri lingvon, oni fokusiĝas pri aŭskultado kaj legado de enhavo, taŭga por sia nivelo. Oni ne fokusiĝas pri lerni vortojn kaj gramatikon.
Kiam mi aŭdis pri tiu metodo, mi ekkris "jes!", tion mi faras ekde longe kaj ĝi havas multan bonan efikon! Mi jam parolas kvar lingvojn, la francan, la anglan, la germanan kaj esperanto, kaj mi lernas aliajn lingvojn: la francan signolingvon (LSF), la hispanan kaj la tokiponan. Mi uzas ĉi tiun metodon kaj ĝi ege bone funkcias por mi!
Kun mi, vi malkovros la plej bonaj ecoj de Esperantujo, kiujn mi konas. Libroj, podkastoj, babilejoj, eventoj, filmetoj, retejoj...
Tial mi estas via gvidanto, ne via instruisto.
Komencanto
0.00 €
- Unu semajno
- Konsilo ĉiutage krom dimanĉo
- Senpaga!
Progresanto
30 .00 €
- Unu monato
- Konsilo ĉiutage krom dimanĉo
- Respondo al ĉiuj demandoj
Spertulo
80 .00 €
- Tri monatoj
- Konsilo ĉiutage krom dimanĉo
- Respondo al ĉiuj demandoj
- Helpo en viaj projektoj