Skip to Content

Pri mi

Saluton, mi estas Lulu!

Mi estas juna Esperantistino el Francio. Mi eklernis Esperanton en 2018.

Rapide, mi spertis mankon de belaspektaj esperantaj varoj. Mi serĉis kiel mi povas helpi Esperanton kreski, kaj mi pensas ke mi trovis la solvon: mem krei varojn!

Miaj varoj

Mi ankaŭ priskribas kio okazas al mi, al ĉi tiu retejo per (pli-malpli) monata artikolo.

Blogo pri miaj lastaj novaĵoj 

Vi povas sekvi ĉion, kion mi faras por kaj per Esperanto tra miaj sociaj retejoj. Mi estas plej facile kontaktebla per Telegramo, sed mi agas en multaj lokoj.

Mia esperanta agado




Kial testudo estas mia emblemo?

  • Mi volas esti pli kiel testudo: malrapida sed plene fokusa al sia celo. Kiel en la fabelo pri la leporo kaj testudo, la testudo gajnis eĉ sen hasti!
  • Mia instrumento (Hang Pan) similas al ŝelo de testudo
  • En la franca lingvo, "Lulu" (mia kromnomo) kaj "tortue" rimas.