Kiel helpi junulojn lerni Esperanton
(kaj igi ilin aktivaj en Esperantujo)
(kiel iĝi anĝelo kaj gvidanto tra la esperanta komunumo)
-Se ili estas komencantoj, prozivi ilin per retaj aŭ fizikaj kursoj (lernu, gerda malaperis, esperanto en 1 lecionoj...)
-Scii kie estas la reta komunumo. Kuraĝigi ilin uzi telegramo.org, la servilo de diskord (discord.gg/esperanto) kaj krei konton ĉe MiaVivo. Kuraĝigi ilin serĉi esperantistojn aliloke (#esperanto per Instagramo, ekzemple) laŭ la sociaj retoj, kiujn ili uzas.
-Provizi ilin per taŭgaj renkontiĝoj (serĉi la lokajn klubojn se ekzistas, eventojn kiujn okazas baldaŭ ne tro for, retajn eventojn tutmondajn...)
-Krei babiladajn grupojn kun junuloj, aŭ aldoni ilin al via grupo de amikoj se vi estas juna. Sendu filmetojn el Jutubo, babilu pri via vivo, sendu memeojn...
-Se ili interesiĝas pri io specifa (ekzemple, ŝakoj, dublado, videoludoj...), serĉi kun/por ili se jam ekzistas grupo pri tio.
-Ligi ilin kun esperantistoj el sia lando aŭ proksime, prefere el sia generacio. Demandu al TEJO provizi per anĝeloj
-Kuraĝigi ilin legi librojn aŭ artikolojn. Doni ligilojn kie aĉeti librojn aŭ kie senpage trovi kaj elŝuti PDFjn. Aŭ eĉ donaci librojn, se vi havas!
-Kuraĝigi ilin traduki kantojn, memeojn, ŝercojn, aŭ eĉ krei mojosan enhavon por la sociaj retoj. Ekzemple, partopreni en la 30-taga defio en kiu oni devas filmi sin dum 30 tagoj, respondante demandojn.
Por ĉiuj rimedoj (sociaj retoj, libroj, filmetoj...) vi povas libere ĉiujn rimedojn disponeblaj ĉi tie.
Pliriĉigu ilin, kreu vian liston de la plej bonaj rimedoj por lerni Esperanton aŭ de kie okazas la komunumon.