Skip to Content

Februaro-Marto 2025


Vendejo


Ne multon okazis por via vendejo, sed finfine mi havas pozitivan bilancon! En Februaro mi enspezis 13€ kaj marto estis 77€, nur 6 klientoj dum du monatoj. Novaj pingloj videblas ĉi tie, kaj mi refaris mia bilda identeco!



Persona vivo


Tie okazis la plejmulton. Mi suferas je mensa malsano proksime de bipoluseco, kaj mi estis en hospitalo por mense malsanuloj inter la 5a de Marto ĝis la 7a de Aprilo. Nun mi havas medikamentojn, kiuj espereble helpos min vivi pli normalan, "testudan" vivon.


Esti kiel testudo vere estas mia celo. Malrapide, sed dediĉita al sia celo. Kaj en la fabelo de la leporo kaj la testudo, la testudo gajnas eĉ sen ŝviti! Tial, la emblemo ŝanĝis el krokodilo al testudo 😉


Mi provas esti pli sana. Sed mi tiom entuziasmas por Esperanto kaj ĉiuj miaj aliaj projektoj, ke malfacilas bremsi. Mi nur povas esperi ke la medikamentoj funkcias ĉe mi.


Tutkore, Lulu 



Vendejo Sekvu minLigilaro de Esperantaĵoj

____________________________________________________



Januaro 2025


Vendejo


Ĉu monate estis FINFINE la fino de granda projekto. Tial mia monata enspezo iĝis 483€! Plej granda monata enspezo ĝis nun! Dankon al ĉiuj, kiuj aĉetis varojn al mi ĉi monate. Mi ankaŭ elspezis iom pli ol tio, sed ĝi ne estas tiom malbone kiel la pasintaj monatoj. Ili estis pli kiel investo. La bilanco de mia vendejo estas -49€ por Januaro. Mi esperas ke finfine en februaro mi havos pozitivan bilancon. Mi daŭre atendas la pagado de la pingloj faritaj por JES 2024-2025,  do tio ankaŭ estos 300€ (-12% pro la impoŝtoj mdr).


Mi ankaŭ esploras novan eblon pri konsilado kaj alporto de helpo al esperantaj organizoj kaj asocioj. Mi ne scias ĉu mia sano permesos tion al mi.


Mi ekis projekton kun Wojtek! Mi ĝojas pri tiu nova eblo. Ni kune realigos glumarkojn glueblajn per gladilo, sur teksaĵoj. Wojtek bezonas kelkajn por siaj planoj de migra vojaĝo, kaj li proponis al mi aldoni kelkajn. Vi povas vidi la paĝon pri la varoj ĉi tie.


Kaj tre baldaŭ, novajn pinglojn kaj poŝtkartojn ankaŭ aĉeteblos!


Ne forgesu spekti la mirindan kaj tre amuza fulmfilmon de Zeko, kiu kreis brilan varbilon por miaj flagoj 😂❤️ Nepre sekvu lian memean konton!


Esperantumado senpaga


Mi duone sukcesis aktivigi por FESTO, por la enpaĝigo de S-ulo kaj por aliaj projektetoj. Mi kreis varbilon por venonta IJK, en partnero kun TEJO! Ĝi estis sufiĉe streĉa kaj tempoprena, sed mi sukcesis ke la afiŝo estu "crossposted" inter mia konto kaj tiu de TEJO. Mi estas tre fiera pri la rezulto, mi nur bedaŭras ke ĝi prenis TIOM DA TEMPO por bone agordi ĉion!



Aldone kelkaj memeoj, kaj aktivado en la sociaj retoj!


Persona vivo

Mi spertis grandan vivkrizon. Mi verŝajne estas mense nestabila (oni ankoraŭ ne scias sed klaras ke mia cerbo ne funkcias plej normale...). Mi havis intensan semajnon da maldormo kaj je fino, du panikatakojn. Mi honeste volis ĉion ĉesi. Mi ne eltenas mian laboron kaj mian personan vivon, kaj la ekvilibro inter la du malbone funkcias. Tial mi provos iom malpli aktivi, por scii ĉu mi fakte faras tro, rilate al kiom da energio mi faras. Mi devas lerni fari malpli, kaj diri ne. Mi ferios inter la 17a kaj la 23a de Februaro!


Lulu 



Vendejo Sekvu minLigilaro de Esperantaĵoj

____________________________________________________





Decembro 2024


Vendejo


Decembro estis tre streĉa monato. Mi plenigis du grandajn mendojn, la pingloj por JES (finfine 300 pingloj, ne 200!) kaj kompleksa mendo kun kalendaroj, poŝtkartoj, kaj paĝomontrilo, inter aliaj aĵoj.



Ĉi tiu lasta mendo estas farite de Itala samideano, kiu tiel ebligis min krei tiujn novajn produktojn sen ke mi prenu tro da financaj riskoj. La laboro iom daŭriĝas ĝis nun (nun estas la 16a de januaro, mdr), sed ĝi baldaŭ finiĝos! Kaj poste, ek al la venonta projekto :)


Mi havis denove sufiĉe da klientoj, kaj mi ricevis entute 129€, sed pagis 250€. La mono de tiuj du grandaj mendojn alvenos en januaro aŭ poste. Sed por decembro, mia bilanco estas -121€.


La bilanco de septembro ĝis decembro 2024 estas -602€ (sufiĉe impona ŝuldo laŭ mi, sed ĝi estos mildigita kun la pagoj de januaro.)

Aĉetu miajn varojn por helpi min havi 

pozitivan financan bilancon en 2025 bonvolu :3


Sociaj retoj

Mi ne tiom multe kreis, kiel mi volis, sed mi sukcesis sendi 4 memeojn, iom varbi por JES kaj iomete por FESTO ankaŭ.


Aliaj

Mi iom laboris por la plibonigado de la enpaĝigo de Sennaciulo, la periodaĵo de S.A.T. Multe da laboro daŭre estas farinda.


Ferioj

Mi ripozois dum du semajnoj, post la fino de la mendo de la kalendaroj. Mi volis fari aliajn taskojn, sed mi pejparte faris aĵojn kiujn mi ŝatis, malmulte da kreado kaj nenia grava, menciinda aĵo ^^


Mia frazo por ĉi tiu jaro: 5 bonaj laboraj tagoj iĝas bona semajno, 4 bonaj semajnoj iĝas bona monato, 12 bonaj monatoj iĝas bona jaro.


Ĉi jare, mi volas atingi stabilecon (ne nur mone) sed ankaŭ labore. Mi ne plu volas laboregi kaj poste elĉerpiĝi kaj deprimiĝi. Mi volas havi bonajn, ekvilibritajn semajnojn, kun semajnoj da ripozo. Mi iomete ŝanĝas mian organizadon, espereble tio estos pli bona (:


Lulu 




Vendejo Sekvu minLigilaro de Esperantaĵoj

____________________________________________________







Novembro 2024


Vendejo

Mi havis 8 klientojn, do sufiĉa kresko, kun sumo de 112€. Sed miaj elspezoj ankaŭ kreskis, plejparte ĉar mi pagis por unu jaro da abono al Odoo, kaj ankaŭ ĉar mi aĉetis stokon da aĵoj, ekzemple miaj novaj glumarkoj kaj miaj novaj ŝtofaj flagoj. Entute, mia bilanco estas... -488€. Sufiĉe multe da malkresko, mi scias, sed mi pensas ke ĝi estas bona investo. Kaj mi ankaŭ ne aĉetis ĉion, kion mi volis enstokigi. Mi esperas ke mi sukcesos havi pli da klientoj estontece.


Mi ankaŭ prezentas la artaĵojn de samideano Honoré. Li kreas artaĵojn el bananaj folioj.


 


Sociaj retoj

Mi sendis denove tri memeojn, kaj aliaj afiŝoj per mia konto Esperanto World en Instagramo. Precipe tiu pri ri funkciis. (110 ŝatoj kaj pli ol 30 komentoj)





Pikselaj flagoj

La Esperanta flago per pikseloj en pixelya estas finita! Venontaj paŝoj: krei printeblan version. Ne pikselita mdr

Videbla je https://pixelya.fun/#d,678,22726,-6


Kio pri la MoVeMo defio?

Mi ĉiutage foje skribis por mia defio. Mi volis skribi france aŭ traduki esperanten almenaŭ 500 vortojn ĉiutage krom dimanĉo, kaj preskaŭ sukcesis. Entute, mi skribis 11000 vortojn, do mi atingis 85% de mia celo. Mi tradukis unu plenan ĉapitron en Esperanto. Se vi volas legi ĝin, vi povas peti tion al mi per rekta mesaĝo, ie en la sociaj retoj (mi plej aktivas en Telegramo).


Kio pri la venonta monato?

Multaj novaj pingloj alvenos en la retejo! Ankaŭ du grandaj mendoj, tiu de JES (200 pingloj) kaj alia mendego de itala samideano. Li mendis paĝomontrilojn, poŝtkartojn, kalendarojn, kaj multajn pinglojn. Mi estas en la procezo de kreado. La kalendaro kaj paĝomontrilo estas dizajnitaj. Mi devas dizajni la reston, varbo por scii kiom da mendoj mi havos (krom la unaj mendoj de tiu ulo), printigi/mendi ĉion, kaj finfine sendi al ĉiuj. Granda laboro, mi ĝojas!


                                              

Ambaŭ flankoj de la paĝo-montrilo



Prototipo de mia tabla kalendaro


Aliteme kaj nepage, estos daŭre varbi pri JES, eklabori pri varbado pri FESTO (ĝi okazos en aŭgusto2025 en Francio). Mi ankaŭ enpaĝigos Sennaciulon de decembro 2024. Sennaciulo estas la revuo de SAT. Mi ankaŭ ekinteresiĝis pri la Ĝuno (June, G1 aŭ Ğ1), libera mono, kiun ĉiuj ricevas je fiksita kvanto. Unu el miaj klientoj mendis flagon kaj pagis duone per Ĝunoj! Se vi estas Ĝunisto aŭ interesiĝas pri ĝi, nepre skribu al mi :)


Kaj por fini sur bona aĵo por la fino de la jaro, kiun mi volis priparoli, estas la JarKompasso (YearCompass en la angla). Ĝi estas libreto/kajero por plenigi por helpi fermi la jaron kaj malfermi la novan, sen malplenaj rezolucioj aŭ vanaj ideoj. Ĝi estas tre bona ilo, kaj ĉi-jare, ĝi estos la tria jaro, kiun mi uzas ĝin. Ĝi disponeblas en Esperanto :)


https://yearcompass.com/eo/


Ripozu vin, trinku varman teon kaj multaj retaj brakumoj, se vi konsentas :)

Lulu 




Vendejo Sekvu minLigilaro de Esperantaĵoj

____________________________________________________




Oktobro 2024


Vendejo

​En oktobro, mi havis tri klientojn, kaj mi enspezis iom pli ol 38€. Sed mi pagis 12.30€ por stampoj, kaj plej grave, mi pagis preskaŭ 30€ al odoo por uzi iliajn servojn. Entute, mi perdis ĉirkaŭ 3€.

​Odoo ne estas paga kiam oni uzas la bazan retejon, sed por uzi multajn malsimilajn ilojn, oni bezonas pagi. Laŭ mi, pagi 30€ estas sufiĉe kosta, ĉar mia vendejo ankoraŭ ne bone funkcias, sed aliflanke ĝi tre facile ebligas min vendi aĵojn, ekzemple, oni povas uzi Stripe(n) por pagi per bankokarto. Sen la ilo Stripe, mi malfacile povus ricevi monon. Per Odoo, mi facile kreis mian retejon, kaj mi regas multon pri la vendejo.

​Ah jes, kaj Stripe kaj Paypal prenas ĉirkaŭ 5% de la sumoj pagataj. Se vi estas en Eŭropo, mi konsilas al vi pagi per rekta banka ĝiro. Tiel, mi ricevos 100% de la mono.


Sociaj retoj

​Mi sukcesis afiŝi tri memeojn. Ili kune arigis pli ol 200 koroj en Instagramo, sed mi ankaŭ sendas ilin al aliaj sociretoj, kiel MiaVivo aŭ Diskord. Se vi ankaŭ ne sekvas mian memean konton, jen ligilo.

​Mi kreis tri enhavojn por mia alia konto esperanto_world kaj ili ankaŭ arigis pli ol 200 koroj kune. La filmeto pri Cooper, bebo kiu parolas Esperanton, ricevis 151 ŝatojn (je la 6a de novembro), kaj ĝi estis vidita de 600 malsimilaj kontoj. Mi ne taksus ĝin kiel funkcianta aŭ virusa ("viral" en la angla?). Mi almenaŭ scias ke io fuŝis dum la sendado: la formato ne bonas. Ne gravas, mi faros pli bone venontfoje! La sama filmeto (kun la sama problemo) en Tiktok arigis ĉirkaŭ 2000 vidojn. Mi provos sendi ĝin en Jutubo, sen la problemo, espereble... Mi ankaŭ volas unufoje monate sendi filman enhavon, prenita de ie el Jutubo kaj en la formato de fulmfilmeto​Ĉu ni nomu tiel "Shorts/Reels/Tiktokaĵoj"? Aŭ ĉu fulmfilmo, kurtaĵo, ciklaĵo, minutfilmo pli taŭgas?


Aliaj projektoj

​​Mi komencis preni kursojn de la franca gestolingvo (aŭ signolingvo) (LSF) kun instruistino! Mi tre fieras. Mi renkontas ĉiusemajne kun mia instruistino, ŝi estas juna CODA ("child of deaf adult", fil(in)o de surda plenkreskulo). Mi lernas listojn da vortoj kun ŝi, kaj mi ekzerciĝas en tradukoj franca->LSF kaj LSF->franca.

​Krom tio, mi faris kelkajn aliajn taskojn, kiel helpi amikojn en iliaj esperantaj projektoj, konsili homojn pri la aspekto de ilia retejo... Se vi havas projekton kaj bezonas helpon, rilate al dizajno, aspekto, realigo de projekto aŭ varbado por Esperantistoj, mi pretas helpi! (ne per mono)

​La esperanta flago estas preskaŭ finita! Jen kiel ĝi aspektas hodiaŭ, la 6a de novembro:

Vi povas spekti kiel ĝi nun aspektas ĉi tie


Kio pri novembro?

Mi provos kiel en oktobro, ĉiusemajne sendi unu enhavon en ĉiuj sciaj retoj, krei artikolojn por mia retejo, varbi pli, krei/mendi novajn produktojn (glumarkoj! ŝtofaj flagetoj!), kaj ankaŭ fari filmeton por Jutubo... Sed la plej granda defio de la monato estos MoVeMo! Ĝi estas defio, en kiu oni elektas sian propran celon. Mi elektis skribi aŭ traduki almenaŭ 500 vortojn ĉiutage. Ĝis hodiaŭ (daŭre la 6a de novembro) mi sukcesis ĉiutage! Mi skribas romanon plena ke magio, aventuroj kaj ekologio!


Dankon por legi, kaj fartu bone 

Lulu 




Vendejo Sekvu minLigilaro de Esperantaĵoj

____________________________________________________





Septembro 2024


Jen la fino de Septembro... Post la someraj ferioj, mi laboris kun multe da energio, multe da novaj ideoj kaj novaj projektoj. Sed "tro-da-projektoj" ja estas unu el miaj kromnomoj...

Mi provus ĉi-tie resumi mian septembron, kion mi atingis, kio okazis al mi, kaj kiel antaŭeniri.


Mi plej ŝatata projekto, kiun mi komencis en julio, estas krei esperantan flagon, sur kiu estas skribita ĉion, kion oni bezonas por lerni, trovi rimedojn kaj trovi la komunumon. Ĝi estas 80% farite, kaj mi esperas ke mi finos la ŝablonon meze de oktobro aŭ antaŭe. La celo estas tiu retejo unue, kaj ĝi estas ĉirkaŭ 40% farite. Se vi volas helpi, mi ankoraŭ bezonas helpon por la korektado kaj por la pikselumado! Por tio, mi skribos etan helpilon pri kiel aldoni ŝablonon, kiu ege helpas por la pikselumado. Vi povas kontakti kaj trovi helpon en ĉi tiu diskorda servilo.


La ŝablono je la 30a de septembro


Mi ekfunkciigis mian unuan retejon! Mi vendas pinglojn kaj aliaj esperantaj varoj. Mi sukcesis funkciigi la pagsistemon! Mi ege fieras pro tio. Se ĝi funkcias kiel mi volas, mi ŝparos iom da tempo. Mi povos ankaŭ uzi ĝin kiel blogo, kiel ĉi tiu paĝo. Mi havas multe da ideoj por artikoloj. Jen legu mian unuan pri kiel trovi la esperantan komunumon.


Mi daŭrigis mian agadon en la sociaj retoj. Mi estas pli aktiva en Diskordo kaj MiaVivo. En Telegramo, mi kreis kanalon de novaĵoj pri mia agado. Mi ankaŭ kreis amuzajn glumarkojn! Per Instagram, mi kreis kelkajn afiŝojn por helpi komencantojn trovi amikojn. Krome, mi faris po unu memeo semajne, kaj kompreneble sendis ilin ĉie rete.


Mi komencis mentori komencantojn el telegramo kaj Instagramo. Mia mentorado estas alporti enhavon (filmeton, artikolon, libron, ajna utila ligilo) trifojsemajne, laŭ la ŝatoj kaj nivelo de la komencanto. Mi mentoras ĉirkaŭ 15 homojn el la tuta mondo. Plejparto de ili estas freŝaj komencantoj. Se vi povas legi ĉi tiun artikolon, vi certe ne bezonas ĝin, sed se vi konas komencantojn kajvi ne scias kiel helpi ilin, kontaktu min!


Mi ĉiam pretas helpi varbi por Esperantaj eventoj. Mi iĝis "oficiala partnero pri varbado" por JES 2024-25, kaj iĝis ĉefvarbisto por la evento FESTO, kiu okazos komence de aŭgusto 2025, ie en Francio. La teamo daŭre serĉas lokon! Mi pretas zorgi pri la retejo, kaj preskaŭ ĉio rilate al la sociaj retoj.


Kaj fine, miaj projektoj kiuj ne rilatas al Esperanto! Ĉu mi eĉ havas vivon ekster Esperanto? Mi ja estas via 100% profesia esperantisto! Nu jes, mi ja havas vivon ekster Esperantujo. Mi lernas la hispanan, kun sukceso! Mi sukcesis tralegi libron "Percy Jackson - El ladron del rayo"! Mi bezonis pli ol monato, sed tio estas granda sukceso por mi. Mi nun legas "La Libro de la Mil kaj Unu Noktoj", en Esperanto bonvolu, kaj post la fino de la unua volumo, mi mendos la sekvan libron pri Percy Jackson! Mi ankaŭ finspektis la serion "o pilin e toki pona", serio da filmetoj en Jutubo kun mallongaj rakontoj kun bildoj en tokipona. Mi ege rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj volas lerni ĉi tiun lingvon. Krom la hispana kaj tokipona, mi lernas la francan signolingvon per Jutubo kaj aliaj retaj iloj. Mi havis mian unuan kurson kun vera instruisto! Mi feliĉas ĉar mi jam kapablas diri kelkajn bazajn frazojn.


Sed nu... ĉio rilatas al lingvoj... ĉu mi faras aliajn aĵojn? Mi ja sportumas iomete, ĉefe jogo. Mi ankaŭ dezegnis akvarelojn, kaj sendis kelkajn al amikoj :)

Lulu

Vendejo Sekvu minLigilaro de Esperantaĵoj