Kio estas grafika gvidilo?
Grafika gvidilo estas normiga dokumento, kiu precize difinas la regulojn kaj parametrojn por la apliko de la vizuala identeco de marko aŭ institucio.
- Koloroj: ĝi difinas kiujn kolorojn uzi
- Tiparoj: ĝi difinas kelkajn tiparojn, ĝenerale 2 ĝis 4, kun precizigo de interlinioj, grandeco de la tiparoj...
- Logotipo: kiaj koloroj, kiaj elementoj, poziciigo, kiel ĝi aspektas laŭ grandeco
- Normoj por ĉiu komunikilo: kiam kaj kiel uzi la logotipon laŭ kiu socia retejo, ĉu reta, ĉu presita...
La gvidilo certigas ke homoj tuj rekonas vian markon (aŭ vi asocio/grupo) tra ĉiu komunikilo.