Se rendre au contenu

Malkovru la Esperanto-ciklon 

Je ĉiu etapo, ni perdas homojn.

Tial, indas elspezi multegon por la unuaj paŝoj.

Indas multe krei por ke homoj eksciu pri Esperanto, interesiĝu pri ĝi,

kaj ke ili rapide trovu bonan manieron por lerni ĝin.

  • Identigu la bezonojn, dezirojn, interesoj, problemoj de via celpubliko. Por Esperanto, tiuj estu: amuzado, esprim-libereco, volo pri pli da paco kaj egaleco (nur por idealistoj), trovi komunumon, vojaĝi malmultkoste, lerni Esperanton kiel duan lingvon; iom kiel oni unue lernas facilan instrumenton por poste lerni pli malfacilan... La bezonoj multas sed neniu homo bezonas ĉion.


  • Rekompencu homojn je ĉiu nova etapo, per laŭdoj, donacoj, taskoj, roloj, kaj eventuale mono se la laboro aŭ servo estas sufiĉe altkvalita. 


  • Prioritatigu kontenton de la lernanto. Provizu rin per multaj opcioj por ke ri engaĝu kun la komunumo, plej frue tiel eble. Indiku rapide kiujn grupojn sekvi en la sociaj retoj, kiaj eventoj ekzistas, kie oni esperantumas rete kaj fizike... Lerni devus esti plaĉa, facila kaj amuza por la lernanto kaj la instruisto, tiel multe kiel eblas.


  • Sistemo de trejnado: je ĉiu etapo, iuj devus akompani la lernantojn ĝis la sekva etapo. La unuaj paŝoj oni povas rete plenigi per filmetoj pri Esperanto, retaj resursoj, mentorada sistemo kun onkloj/onklinoj (kiel edukado.net) aŭ anĝeloj (en fizikaj renkontiĝoj). Poste, oni kuraĝigu homojn per aktiva trejnado (kiel TnT, Trejnu novajn Trejnistojn) dum evento, retaj aŭ fizikaj. Oni laŭdu kaj videbligu ĉiun kreadon, kunlaboradon, novaĵon, plibonigadon, eventon...


  • Teknologio kaj infrastrukturoj: uzu la sociajn retojn tiom multe, kiom eblas. Junuloj multe pli atingeblas tiel. Plibeligu vian retejon, vian logotipon. Havu bone organizitan retejon, ne nur junstila. Havu freŝajn novaĵojn en via retejo kaj en viaj sociaj retoj, minimume unu informo ĉiumonate. Se vi povas, lasu junajn homojn okupiĝi pri retejo kaj sociaj retoj. Homoj el mia generacio kreskis kun la reto kaj ni scipovas uzi ĝin pli efike ol maljunuloj.


  • Honesteco kaj travidebleco gravas. Esperanto estas facila, sed tamen postulas horojn da lernado kaj uzo por mastrumi ĝin ĝis flueco. Esperanto bezonas iom da peno. Kvalito kaj kvanto da havebla enhavo ofte estas mezbona aŭ eĉ foje terura, kaj oni ne trovas ĉion, kion oni serĉas kiel por lerni aliajn lingvojn.


  • Estu preta aŭdi plendojn. Estu preta por ŝanĝoj. Esperanto estis kreita kiel monolito, nemovebla ŝtonego, ekde sia komenco. Tial, tre malfacilas aldoni aŭ ŝanĝi tion, kion homoj bezonas. Ekzemplo: la pronomo ri (neŭtrala pronomo), la vortetojn "iĉa" (= vira) kaj "ipa" (= neduuma)...  Lingvoj ŝanĝas, eĉ se iuj bremsas tre forte. Lingvo ĉiam apartenas al ĉiuj siaj uzantoj.


  • Analizu konkurencon kaj simbiozon en la aliaj planlingvoj: toki pona, ido, lojban, volapük... Kio funkciis ĉe ili? Provu fari same aŭ adapti ĝin al Esperanto, se eblas. Kio ne funkciis? Provu eviti tion.

farite kun AI


  • Teamo kaj kunlaborado: subtenu teamlaboron kun homoj kiuj pensas same kiel vi. Multaj formalaj grupoj, lokajn kaj grandaj organizoj jam ekzistas. UEA, TEJO, GEJ (germana junulara grupo), JEFO (franca junulara grupo)... Sed se tiuj grupoj ne plaĉas al vi, ekzistas ankaŭ malpli formalaj grupoj kiel esperaĵo.net, Verda Sago, Mondo da komiksoj... Ĉiam, kuraĝigu disdonado de scioj, kompetentoj, diverseco, kaj respekto inter la malsimilaj grupoj.


  • Fokusu pri la unuaj etapoj super ĉio alia: ekscio, interesiĝo kaj lernado. Esperanto devas denove signifi vivan, prosperan lingvon.


MEGA: Make Esperanto Great Again

 

farite kun AI kaj plibonigita de Lulu


Por tio, necesas iom lerni pli! En ĉi tiu retejo, vi povas lerni kio estas grafika gvidilo, kial vi bezonas ĝin kaj kiel krei ĝin!