Se rendre au contenu

Bazoj de komunikado

Kia estas via publiko, kie ĝi estas atingebla kaj kiel plej efike atingi ĝin?


1-a paŝo: kia estas via celata publiko?

La celata publiko estas ĉiuj homoj, al kiu vi volas transdoni vian mesaĝon.

Por bone komuniki en sociaj retoj, gravas koni vian publikon.

Por tio, vi unue devos identigi ĉiujn viajn celojn kaj provi skizi por ĉiu el ili tipan profilon (duone fikcia). Mi uzos "ri" por paroli pri tiu (ankoraŭ nekonata) homo.

  • kia aĝo, genro, laboro, loĝloko, hobioj...
  • kion ri volas, kiajn bezonojn kaj problemojn ri havas?
  • kion ri pensas pri via oferto? Kiajn demandojn ri povas havi, rilate al via oferto? 
  • kiel ri uzas interreton kaj la sociajn retojn? Kiujn sociajn retojn ri uzas, kiam kaj kiel?
  • kion ri serĉas dum sia konsultado de enhavo

Por plenumi ĉi tiun paŝon, mi povas proponi metodon por pli efike difini viajn publikojn. Pensu pri vi, viaj konatuloj, viaj infanoj, viaj gepatrojn, viaj amikoj. Kreu plurajn ekzemplojn.

Ekzemple, Rémi estas 40-jaraĝulo, Esperantisto de pluraj jaroj, li estas profesoro de Historio kaj Geografio apud Parizo, li havas edzinon kaj du adoleskajn infanojn. Li volas renkonti siajn esperantajn amikojn kaj ŝatas lerni pri kulturo kaj historio. Li uzas iomete Facebook, Whattsapp, kaj foje legas la ĵurnalon de Esperanto-France.

La ŝlosilo al sukceso por akiri klientojn per interreto kaj sociaj retoj? Sendi la ĝustan mesaĝon, al la ĝusta persono, en la ĝusta momento!


2-a paŝo: elektu la ĝustajn sociajn retojn

Por bone komuniki en sociaj retoj, vi unue devas certiĝi, ke vi uzas la ĝustajn platformojn. Vi analizis la profilojn de viaj celoj, do vi scias, kiujn sociajn retojn ili uzas.

Vi devas centri vian strategion pri komunikado ĉirkaŭ tiuj sociaj retoj.

Tamen eble ne ĉiuj.

Vi devas ankaŭ fari inventaron de viaj kapabloj kaj rimedoj laŭ tempo kaj financoj por determini la nombron de sociaj retoj, kiujn vi povas efike administri.

3-a paŝo: provu sekvi ĉi tiujn regulojn

Regulo #1 – Prenu tempon por komuniki ➡ komunikado en sociaj retoj postulas tempon kaj regulecon.

Regulo #2 – Alportu aldonan valoron al viaj mesaĝoj ➡ reklamaj enhavoj ne estas popularaj en sociaj retoj.

Regulo #3 – Lokigu vin kiel fakulon ➡ sociaj retoj ebligas al vi montri vian kompetentecon per publikigo de kvalita enhavo.

Regulo #4 – Ne parolu sen diri ion ➡ viaj celataj homoj estos superŝutitaj per informoj!

Regulo #5 – Preferu kvaliton ➡ kiel en ĉio, kvalito valoras pli ol kvanto.

Regulo #6 – Ne tedigu ➡ evitu ripeti ĉiam la samon, novigu!

Regulo #7 – Ne spamu ➡ 80% kvalita enhavo, 20% reklamo

Regulo #8 – Estu vi mem ➡ ne kopiadu la konkuradon, viaj sociaj retoj devas speguli vian propran identecon.

Regulo #9 – Fokusiĝu al interaktiveco ➡ sociaj retoj ja estas "sociaj"! Instigu kaj prizorgu dialogon.

Regulo #10 – Konstruu daŭran rilaton ➡ ne sufiĉas havi fanojn/fervorulojn, vi poste devas konverti ilin en klientojn.

Regulo #11 – Engaĝigu vian komunumon ➡ havu imagon, en movigado kaj rekompencado.

Regulo #12 – Estu reagema ➡ en sociaj retoj, ĉio okazas rapide! Adaptiĝu kaj utiligu la nunajn ilojn.

Regulo #13 – Analizu viajn agojn ➡ difinu indikilojn por taksi la efikecon de viaj agoj.

Regulo #14 – Sekvu viajn celojn ➡ por vidi, kion vi akiras per via komunikado en sociaj retoj.

Regulo #15 – Estu vida ➡ kun poŝtelefonoj kaj la kulturo de momenteco, fulmfilmoj > bildoj > emoĝioj > tekstoj. Konsilo: atentu la dimensiojn de viaj bildoj kaj filmetoj por ke ili taŭge aspektu. (fulmfilmo = reel/short/tiktok, mallonga vertikala filmeto, ofte ripetiĝanta)

Regulo #16 – Respondu al la petoj de via komunumo ➡ ignori fanon estas la plej bona maniero perdi rin!

Regulo #17 – Konservu trankvilecon ➡ provokado estas mortiga! Gardu vin kontraŭ negativaj reagoj.

Regulo #18 – Estu pacienca ➡ Romo ne konstruiĝis en unu tago… Via ĉeesto en sociaj retoj ankaŭ ne!

Regulo #19 – Ne disipiĝu ➡ ne havu pli da celoj ol vi povas atingi, agadu laŭ viaj rimedoj.

Regulo #20 – Lanĉu profesian blogon ➡ profesia blogo estas la plej bona solvo por krei enhavon por viaj sociaj retoj.

Regulo #21 – Ne reinventu la radon ➡ multaj aferoj jam ekzistas, kaj vi ne devas ĉion rekrei. Ofte sufiĉas adapti ion jam ekzistantan.

Regulo #22 – Homoj ofte volas vidi homojn. Montru vin kaj aliaj homoj

Regulo #23 – Provu lerni kiel plej bone uzi ĉiun socian retejon aŭ medion. Lernu la implicajn regulojn de ĉiu socia retejo. Serĉu per vi mem en interreto, gvidiloj abundas!

Regulo #24 – Amuziĝu ➡ se vi ĝuas tion, ĝi reflektiĝos en via komunikado!