Kio estas 30-taga defio?
30-taga defio estas memstara projekto aŭ kutimo, kiun oni praktikas ĉiutage dum 30 tagoj.
Ĝia celo estas krei novan utilan kutimon aŭ rompi malbonan.
Ekzemple:
- fari 10 000 paŝojn ĉiutage,
-
Inktober: desegni ĉiutage de Oktobro kiu rilatas al listo de vortoj
- lerni 5 vortojn en nova lingvo,
- mediti 10 minutojn ĉiutage,
- Nanowrimo: skribi 1600 vortojn ĉiu novembra tago por eki projekton de novelo
- Dry January: ne drinku alkoholaĵon dum la tuta monato de Januaro
La ideo estas, ke 30 tagoj estas sufiĉe longa por senti veran ŝanĝon, sed sufiĉe mallonga por esti atingebla.
La defio de Fingtam Languages estas ke vi devas filmi vin ĉiutage dum monato, respondante al la taga demando.
Jen la demandoj de la defio:

Mi ekis 30-taga defio por sociaj retoj, ekde la 22-a de oktobro 2025 ĝis (espereble) la fino de novembro 2025. Ĉiutage (krom sabatoj kaj dimanĉoj) mi kreas fulmfilmon pri Esperanto. La fulmfilojn eblas spekti ĉi tie en Jutubo, ĉi tie en Instagramo, kaj ĉi tie en TikToko. Se mi sukcesas plenigi mian defion, mi ankaŭ faros la defion de Fingtam Esperanto. Mi sukcesis fari 22 filmetojn en unu monato!
Mi denove ekis monatan defio en aprilo/majo 2026 kaj sukcesis fari 29 fulmfimojn (en tiktoko) inter la 21a de aprilo kaj la 20a de majo 2026! Mi akiris 65 sekvantojn.
A la ligilaro Kiel helpi komencantojn