KIEL ALGLUI LA VARMOGLUAN GLUMARKON
Vi bezonas:
-vian varmogluan glumarkon
-vestaĵon, ŝtofon aŭ alian teksaĵon
-gladilon
-bakopaperon (sulfurigitan paperon)
Pretigu kaj antaŭgladu la ŝtofon, sur kiu vi volas apliki la glumarkon.
Hejtu la gladilon ĝis ĉ. 150°C sen akvovaporo (uzo de vaporo kaŭzos, ke la glumarko aŭ ne gluiĝos, aŭ malgluiĝos post la unua lavado).
Metu la glumarkon sur la ŝtofo.
Sur la protektan filmon metu bakopaperon kaj gladu tra ĝi
Klopodu ne streĉi la materialon dum gladado
Gladu dum ĉirkaŭ 30 sekundoj
Atendu ĝis la glumarko malvarmiĝos
Forigu la protektan filmon malvarme (ne forŝiru aŭ levu la filmon antaŭ ol la glumarko tute malvarmiĝis, ĉar la gluo ne firme alkroĉiĝos al la materialo).
Post forigo de la filmo, gladu la restaĵon sur via tekstaĵo tra bakopapero dum kelkaj sekundoj.
Korekte aplikitaj glumarkoj eltenos multajn lavadojn.
LAVADO KAJ KONSERVADO
Lavu en lavmaŝino je maksimuma temperaturo de 40°C.
Se eblas, lavu la vestaĵon inversitan
Ne sekigu en sekigilo, ĉar tio povas damaĝi la glumarkon.
Ne trempu vestojn kun glumarkoj dum longa tempo en lesivo, ĉar ili povas fendiĝi.
Ne uzu makulforigilojn aŭ agresajn detergentojn, ĉar ili povas damaĝi la glumarkon.
Gladu sur la alia flanko, aŭ uzu bakopaperon dum gladado.