Se rendre au contenu

Kie estas la Esperanto-komunumo? Kie trovi aliajn Esperantistojn? Kiel trovi amikojn?


Kiam mi estis juna Esperantisto, mi tute ne sciis ke Esperantistoj estas ĉie! Mi eĉ ne sciis kie serĉi. Jen listo de ligiloj, kiun mi ŝatintus trovi.

  1. Esperantistoj estas en Telegramo. Vi trovos longan liston de babilejoj laŭtemaj, ekzemple laŭ lando, etno, ŝatokupo, evento... Mi konsilas al vi eniri la plej grandan grupon. Jen grupo por lernantoj (de Duolingo), kaj jen grupo de TEJO, la asocio por junaj Esperantistoj.
  2. Pli ol 7000 homoj jam aliĝis al tiu Diskorda servilo.  Ekzistas ankaŭ deko da aliaj Diskordaj serviloj laŭtemaj. Se la ĉi-supra ligilo ne funkcias, uzu https://discord.gg/WDVkkBR
  3. Per Eventa servo, vi trovos ĉiujn esperantajn eventojn!
  4. Mia Vivo estas la plej granda socia retejo 100% en Esperanto!
  5. Multaj kontoj en Instagramo: vi povas serĉi per #esperanto en la apo. Iru sekvi mian vendejon, mian memean konton, kaj mian konton esperanto_world (helpetoj samecaj al ĉi tiu paĝo, ĉefe en la angla)
  6. Vatsapo/Vacapo: Gruparo de esperantaj babilejoj, kaj alia aktiva grupo
  7. Sennombraj grupoj kaj babilejoj en Fejsbuko, sed la plej multaj estas plenaj je maljunuloj
  8. Amikumu, poŝtelefona apo por trovi homojn laŭ lingvo kaj loko!
  9. Meetup, grupoj de homoj laŭ loko
  10. Esperanto en Redito, forumaro kun "subreditoj" dediĉitaj al temo, ĉi tie Esperanto. Ankaŭ vizitu /esperante, /memeoj, /learnesperanto
  11. Jutubo: mi ne scias ĉu Jutubo vere estas socia retejo, sed kaze ke vi serĉas, jen listo de la plej grandaj pri Esperantaj Jutubaj kanaloj!
  12. Ankaŭ kelkaj grupoj ĉe Signal, TikTok, mastodon, Snapchat, Bluĉielo, Delta Chat, Conversations, Bili Bili... serĉu, vi certe trovos!


Al la ligilaro Vortaroj, gramatikiloj kaj aliaj iloj

Eraro? Io mankas? Skribu al mi per Telegramo (@lululatortue) aŭ per retmesaĝo. Lasta ĝisdatigo: februaro 2025