Se rendre au contenu

Kie trovi instruiston de Esperanto? Kie preni kursojn kun instruisto?


  • Esperanto-kluboj ekzistas en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj. Serĉu ĉu ĝi ekzistas, kaj se jes, kaj kontaktu ilin kaj demandu ĉu ekzistas kursoj.
  • Serĉu en eventaservo.org: ekzistas multaj kursoj por multaj niveloj! Ili ofte estas senpagaj.
  • Kursoj ofte ekzistas dum esperantaj eventoj kiel IJK, UK, JES, NASK...
  • Ekzistas ankaŭ dediĉitaj kursoj dum seminario (pluraj tagoj) ĉe Esperanta loko (kiel Printempas, kursoj dum tuta semajno en la kastelo Greziliono)
  • Esploru ĉi tiun paĝon de edukado.net, ĝi estas listo da instruistoj kaj homoj pretaj por paroli kun vi: kursejo de edukado.net 
  • Esploru la programon Ekparolu! de edukado.net. Oni tie proponas al komencantoj horojn da retaj babiladoj kun spertaj Esperantistoj, nomataj onkloj kaj onklinoj.
  • La Esperanto-klubo de Londono ofertas retajn kursojn ĉi tie
  • Serĉu en interreto ĉu ekzistas instruistoj en grandaj platformoj de lingvolernado: Preply (angla retejo) iTalki (angla), SuperProf (franca), hridiomas (portugala)...
  • Se vi daŭre ne trovis, kontaktu min (Lulu) kaj mi vidos kiel mi povas helpi vin 


Al la ligilaro Trovi legaĵojn - por komencantoj

Eraro? Io mankas? Skribu al mi per Telegramo (@lululatortue) aŭ per retmesaĝo.

Lasta ĝisdatigo: decembro 2024