Ekzemplo kun mia marko: Esperanto World
1. Celojn kaj valorojn de mia marko
Ludema, noveca, amuza... Mi kreas altkvalitajn varojn por esperantistoj kaj por aliaj amatoroj de planlingvoj kaj lingvemuloj ĝenerale.
2. Kreado de la logotipo
Mi ŝatas testudojn, mia krom nomo estas Lulu Testudo; mi ŝatas la verd-bluan koloron, kaj mi volas ke ĝi estu amuza, kaj ke ĝi estu ankaŭ laŭ mia instrumento "Hang Pan Balu Sui"
+
+
= 
Mi kreis tion kun la ilo Gimp, ilo kiu similas al Photoshop sed ĝi estas senpaga kaj libera!
3. Difino de la koloroj
Elektu ĉefajn kaj helpajn kolorojn. Donu la kolorajn valorojn por malsamaj sistemoj:
Ekzemplo nur por la verd-blua koloro, mi uzu la koloran ilon de Gimp. Ĝi indikas la nomon de la koloro laŭ malsimilaj kodojn.
- CMYK (por presado) : 59%, 0%, 23%, 15%
- RGB / HEX (por ekranoj) : rgb(88, 216, 168)
4. Elektado kaj normigo de tiparoj
Mi elektis la tiparon Fredoka One, disponebla en la ilo Canva. Ĝi aspektas infanece kaj bone legeblas, sed bedaŭrinde ne havas la ĉapelitajn literojn. Mi uzas por Esperanto-tekstoj la tiparon "True Typewriter" por aldoni ian malnovan sed belan etoson.
Kun la ilo Canva, ambaŭ tiparoj povas uzi ajnan grandecon, sed la spaco inter la linioj restas same defaŭlte
5. Difinu bildan stilon
La fono de la bildo povas esti je ajna koloro, sed ĝi devas esti sufiĉe malhela por ke oni bone legu la blankan tekston. Foje ankaŭ nigran tekston estas uzebla, por emfazi tiun vorton aŭ grupo de vortoj.
La testudo povas aperi je ajna grandeco, je ajna direkto, povas esti parte ekstere de la fina bildo sed oni ĉiam devas almenaŭ vidi la kapon.