Kio estas "Comprehensible input" kaj kiel uzi ĝin por lerni Esperanton?
Comprehensible input estas la ŝlosila elemento por lingva akiro: ni akiras lingvon kiam ni komprenas tion, kion ni aŭdas aŭ legas en natura komunika kunteksto (situacio kiel “Instruisto tenas plumon kaj demandas al lernanto, kio ĝi estas” ne estas komunika). La koncepto de Comprehensible input devenas el la Hipotezo pri Kompreno de Stephen Krashen en la kampo de akirado de la dua lingvo. Sed ĝi ne estis inventita de Krashen, kiel li mem agnoskis. Foje Comprehensible input estas miskomprenata kiel elekto de certa metodo. Fakte, ĝi estas necesa elemento por akiri lingvon.
Lingvolernado bazita sur Comprehensible input karakteriziĝas per aŭskultado aŭ legado de enhavo en la cela lingvo, je aŭ iomete super la nivelo ĉe kiu la lernanto povas kompreni ĉion, kio estas dirata. Ideale, la gepatra lingvo de la lernanto ne estas uzata nek bezonata. Vidaj indikoj, kiel bildoj aŭ manaj gestoj, helpas la lernanton ligi vortojn kun iliaj signifoj. La fokuso de la metodo estas sur enigo (aŭskultado, legado) prefere ol sur eligo (parolado, skribado). Praktikado de parolado povas veni post kiam la lernanto estas sufiĉe komforta kompreni tion, kion li aŭ ŝi aŭdas. Same validas por praktikado de skribado post kiam oni fariĝis komforta pri legado.
Kontraste al pli tradiciaj metodoj de lingvolernado (ekzemple studado de gramatiko, parkera memorigo, ktp.), Comprehensible input tre similas al la natura lingva akiro de infanoj en ilia gepatra lingvo, kaj tial ĝi povas esti pli efika kaj pli rezultdona por akiri novajn lingvojn. Ĝi certe estas pli facila kaj pli amuza ol plej multaj aliaj metodoj, ĉar la lernanto okupiĝas pri enhavo, kiun li aŭ ŝi jam preskaŭ tute komprenas.
Jen kelkaj resursoj por lerni Esperanton laŭ Comprehensible input:
Learn Esperanto - Direct Method
Uiversala Esperanto Metodo (YouTube)
Lasta ĝisdatigo: majo 2026
Last updated: may 2026
Al la ligilaro/to all the links
Artikoloj por projektemulojArtikoloj laŭ temoj