Skip to Content


La katastrofa bildo de Esperanto rete


Ekde kiam mi komencis lerni Esperanton kaj malkovri la komunumon, mi rimarkis ion, en preskaŭ ĉiuj kampoj de Esperanto: nia bildo estas malbela. Niaj produktaĵoj estas malnovaj. Niaj retejoj estas malnovstilaj. Niaj logotipoj estas foje abomenaj. Niaj libroj aspektas eksmodaj.



1-"La bildo de Esperanto estas katastrofa"

Vi certe konas la aspekton de la nuna retejo de UEA, aŭ de la retejo de via landa aŭ loka asocio. Vi verte vidis kaj eble eĉ regule uzas malbelajn logotipojn, kaj vi ne plu atentas. Ekzemple tiu de Espéranto France (edit: ili ŝanĝis la logotipon!!). Vi trafis kanalojn de Fejsbuko aŭ de alia socia retejo kun krinĝa enhavo, aŭ malbone kaj malnovstile ĝisdatigitaj. Eksmodaj libraj kovriloj, vomindaj varbiloj, ĵurnaloj tiom malbelaj ke vi freneziĝas. Mi ne povas esti la sola juna Esperantisto kiu pensas tiel, kaj ĝi ankaŭ ne estas nova fakto.


2- Kaŭzoj?

Esperanto mem estas malnova: ni heredas de movado, 140 jarojn aĝa. Esperanto estas malnova ideo. La aktivuloj estas aŭ junuloj, aŭ emerituloj (+60 jaraĝuloj). Esperantistoj estas ĝenerale mezbonaj amatoroj, do la rezulto de nia laboro estas mezbona kaj amatora!


3- Ĉu eblas ŝanĝi tion? Kion fari ?

Se vi respondecas pri asocio, eldono, retejo, socia retejo... dungu junulojn, aŭ demandu al junuloj labori en tiuj kampoj, helpi por modernigi ĉion. Se vi estas maljuna, eĉ se vi faras tion ekde pluraj jaroj, akceptu lasi al junuloj pli da spaco kaj akceptu konsilojn. Ne hezitu demandi konsilojn pri aspekto al JUNULOJ. Kaj ne haltu se oni diras ke ĝi bonas. Ofte, homoj pli ŝatas esti afablaj ol diri la veron. Oni povas timi diri ke io estas malbela, aŭ oni ne havas tempon/energion por diri al vi kio vere ne belas. Vi povas ankaŭ dungi profesiulojn, se estas mono por tio. Eĉ se ili ne estas Esperantistoj. Se via asocio aŭ grupo havas monon, ne hezitu dungi profesiulojn por laboro. Ekzemple, vi povas uzi Fiver, reta platformo kun aro da profesiuloj pri specifa temo.


Vi povas mem lerni. Ke vi estu juna, mezjuna aŭ maljuna, vi povas lerni kaj spertiĝi pri nova temo. Vi povas provi retan dizajnon, kiel mi kaj miaj provoj de logotipoj aŭ mia agado en Instagramo. Vi povas lerni pri kreado de retejo. Vi povas lerni pri uzo de sociaj retoj, aŭ pri muntado kaj filmado de filmetoj. Mi mem lernas aĵojn per Skillshare!


4- Sed aspekto ne tiom gravas kiel la enhavo...

Tiu frazo estas falsa/malvera. La aspekto ege gravas, eĉ pli nun, en nia interreta mondo kaj tutmonda konkurso por ies atento. Aspekto pli gravas ol kion vi povas pensi. Mi ne povas sufiĉe emfazi kiel multe ĝi estas kerna, esenca.


5- Ĉu vi sentas vin koncernita?

Se vi respondecas pri io menciita en mia artikolo ĝis nun, ne paniku, ne koleru. Ne estas via peko ke ĝi estas (laŭ mi) malbela. Se vi ne estis menciita en mia artikolo, sed tamen sentas vin koncernita, memoru tion: vi povas fari pli bone, vi povas ŝanĝi aferojn, vi povas plibeligi Esperanton.


Ne hezitu kontakti min, se vi pensas ke vi bezonas konsilon. Mi estas juna, kaj miaj okuloj kapablas vidi kion ne belas. Beleco kaj bildo de Esperanto ege gravas.


Lulu Testudo, @lululatortue en Telegramo.


 Al la ligilaroArtikoloj por projektemuloj